Paedophryne amauensis
7,7 × 10-3 m
Paedophryne amauensis estas eta rano el Papuo-Nov-Gvineo kaj estas konsiderata unu el la plej malgrandaj vertebruloj en la mondo. Plenkreska individuo longas ĉirkaŭ 7,7 milimetrojn. Tia rano facile povus lokiĝi sur homa ungo.
